Couverture de Le Monde diplomatique en Esperanto

Le Monde diplomatique en Esperanto

Le Monde diplomatique en Esperanto

De : Le Monde diplomatique
Écouter gratuitement

À propos de ce contenu audio

Ĉiumonate per podkasto, la ĉefartikolo kaj aliaj eltiraĵoj el nia kritika monatgazeto de informoj kaj analizoj. Redaktata en Parizo ekde 1954 kun Esperanta versio ekde 2002, Le Monde diplomatique eldoniĝas en 25 lingvoj, kaj ĝin legas unu miliono da homoj tra la mondo. Ni speciale okupiĝas pri aŭtoritata ĵurnalismo, elstarante sur la ĉiam pli unuforma tereno de la amaskomunikiloj pro nia kritika vidkapablo, profundaj analizoj pri mondaj aferoj, kaj raportoj lumigantaj la staton de nia planedo. La «Diplo» estas sendependa kaj internacia, kun freŝa perspektivo pri la mondo. Vi trovos la tekstojn kaj la ceteron de la gazeto ĉe https://eo.mondediplo.com.

Hosted on Acast. See acast.com/privacy for more information.

Le Monde diplomatique
Politique et gouvernement Sciences politiques
Les membres Amazon Prime bénéficient automatiquement de 2 livres audio offerts chez Audible.

Vous êtes membre Amazon Prime ?

Bénéficiez automatiquement de 2 livres audio offerts.
Bonne écoute !
    Épisodes
    • La oka fronto
      Dec 1 2025

      Israelo perdis la simpation de la usona publika opinio. Konscia pri tiu danĝero, la ĉefministro Benjamin Netanjahu anoncis la malfermon de “oka fronto”, “batalo por la vero”, por reakiri la korojn kaj la mensojn. Telavivo neniam neglektis tiun terenon, tamen ĝiaj klopodoj celis precipe tradiciajn amaskomunikilojn. Sed, kiel klarigis S-ro Netanjahu dum renkontiĝo kun usonaj influistoj en Novjorko la 26-an de septembro, “ŝanĝiĝas la armiloj laŭ la tempo. Nuntempe la plej gravaj estas la sociaj retoj”.


      Legu la tekston de la artikolo: https://eo.mondediplo.com/2025/12/article3348.html


      Artverko: Karl Weiner — “Die Wahrheit ist plastisch gebildet” (La vero formiĝas plastike), tuĉo sur papero, ĉ. 1921.

      Hosted on Acast. See acast.com/privacy for more information.

      Afficher plus Afficher moins
      5 min
    • Merituloj de Nobel-premio pri paco
      Oct 31 2025

      Post S-roj Theodore Roosevelt, kiu konsideris Latin-Amerikon kiel “malantaŭan korton”, kie Usono povis laŭvole interveni, George Marshall, kiu aprobis la bombadojn de Hiroŝima kaj Nagasaki kaj organizis unu el la unuaj entrudiĝoj de la malvarma milito, Henry Kissinger, fervorulo de malstabiligo, kaj Barack Obama, kiu bombardis Afganujon, Irakon, Libion kaj Sirion, S-ro Donald Trump povis prave havi esperojn pri la atribuo en 2025 de la Nobel-premio pri paco …


      Legu la tekston de la artikolo: https://eo.mondediplo.com/2025/11/article3340.html


      Artverko: S.A. Winn — “The Prize Piggies” (La premiitaj porketoj), kromolitografo, 1891.

      Hosted on Acast. See acast.com/privacy for more information.

      Afficher plus Afficher moins
      7 min
    • Kulpantoj kaj iliaj helpantoj
      Oct 8 2025

      La eŭropaj regantoj estas krimhelpantoj de Israelo ne nur per pasiveco kaj neagado. Ili donis konstantan konkretan subtenon al Telavivo, kaj preskaŭ sendifektan politikan subtenon. La defendantoj de la palestinanoj, kiuj denuncas genocidon kaj postulas respekton de la internacia juro, ricevas ja malsimilan traktadon. “Le Monde diplomatique”, Oktobro 2025.


      Legu la tekston de tiu ĉi artikolo: https://eo.mondediplo.com/2025/10/article3332.html


      Artverko: Lieve Verschuier — “De grote brand van Londen in 1666” (La granda incendio de Londono en 1666), 17-a jarcento.

      Hosted on Acast. See acast.com/privacy for more information.

      Afficher plus Afficher moins
      28 min
    Aucun commentaire pour le moment